Prikristana doktrino

En la sintagmo Priristana doktrino, (aŭ Kristana doktrino). doktrino devenas el la latina doctrina, docere ("instrui"). En la kristana tradicio tiu termino estas uzata larĝasence por priskribi la tutan korpuson de la kristanan instruitaĵaro au, mallarĝasence, por priskribi tion kio kristanoj kredas rilate apartajn kredaspektojn: ekzemple, la doktrino pri Dio, pri la naturo kaj destino de la homa kreitulo, pri Kristo, pri savo, pri Sankta Spirito, kaj similaĵoj. La doktrino povas esti konsiderita konstitua, aŭtoritata, normiga kaj/aŭ priskriba. Vera kaj malvera, sufiĉa kaj nesufiĉa, esenca aŭ neesenca.

La kristana doktrino ne estas la objekto de la kristana kredo. Kristanoj, do, ne kredas je tiu kaj tiu ĉi doktrino, aŭ je doktrina sistemo, sed je Dio kiu riveliĝis en la Biblio. Malgraŭ tio doktrinoj kaj doktrinaj sistemoj rezultas kiel ilia provo perracie kaj kohermaniere pripensi pri Dio je kiu ili kredas kaj tiel ekspliki kaj defendi siajn kredon kaj vivimanieron.

Ĉiuj kristanoj akordiĝas en la fakto ke la origina aserto de la kristana doktrino troviĝas en la Biblio. [1]

La plejgranda parto de kristanoj konsentas pri la fakto ke la kristana doktrino sekvas la instruon de la pra eklezio pri la kristana Sankta Triunuo kaj la Persono kaj la agado de Kristo[2]. La plej granda parto de kristanoj povas kune konfesi preskaŭ tutan la kristanan doktrinon ĉeestan en la Apostola kredo.

  1. La historio de la kristana Eklezio estas (interalie) historio de la doktrina interpreto flanke de predikantoj, instruistoj, koncilioj, ekzegezistoj ktp.
  2. Vidu: Kristologio.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy